יום ראשון, 10 במאי 2009

blogo au retlogo?

Chu "blogo" estu la ghusta termino por reta taglibro?
au eble "retago", pli mallonga sed malpli klara?
au "retlogo" - kaj kurta kaj pli komprenebla?
Sekve de tiuj pensoj mi demandis la kolegojn en la Akademio, kaj surbaze de la diskuto kiu sekvis en la Akademia forumo verkis la sekvan artikolon kiu aperis en Revuo Esperanto en Julio 2009:
Kiel gugli por trovi vian blogon?

Iom post iom ni ĉiuj cedas al la novaj tendencoj de la interreta mondo. Kun ili venas novaj terminoj, kiel Google, Facebook, blog… La aktiva Esperanta retkomunumo (proporcie al la "malreta" mondo, ĝi verŝajne estas pli aktiva ol la "papera" E-komunumo) bezonas kaj rapide inventas kaj ekuzas la bezonatajn terminojn en Esperanto - tiel ekzemple en la lastaj jaroj aperis kaj ekradikiĝis "gugli" kaj "blogo". Ĉu ili ne meritas seriozan diskuton ne nur interne de la retaj grupoj sed ankaŭ en pri tradiciaj institucioj kiel la Akademio de Esperanto?
Antaŭ kelka tempo mi provis krei retan taglibron, nome "blogon". Ĉar la plimulto de la spertoj pri kiuj mi intencis skribi estis pri Esperanto kaj por E-geamikoj kaj publikoj, mi provis pensi pri iom pli "esperanteca" termino ol "blogo". Mi serĉis ion trafan kaj mallongan. Supozeble "interreta taglibro" (uzata en la REta VOrtaro) estas tro longa, kaj malfacile verbigebla (por krei verbojn kiel "blogi"=skribi en reta taglibro). Por konservi parton de la internacia konata termino "blogo" kaj samtempe montri la retan apartenecon, mi pensis pri "retlogo", ĉar la angla termino "blog" estas mallongigo (konfesinde trafa) de "weblog" kies esperantigo povas esti "retlogo".
Dividante mian proponon kun miaj kolegoj en la Akademio de Esperanto, mi renkontis diversajn opiniojn: unu opinis ke por "blogo" la batalo jam estas perdita – " Jam pasis la tempo por diskutado pri tiu termino". Por alia la semantika rilato inter "logo" kaj "taglibro" estis tro svaga. Tria kolego opiniis ke ne estas vane daŭrigi tiun diskuton ĉar ĝi povus gvidi al ĝeneralaj principoj, kiujn oni povus apliki por estontaj okazoj. Kvankam la unua kolego eble pravas pri "blogo", en la longdaŭra perspektivo la situacio ankoraŭ povas shanĝiĝi...ekzemple, se oni sugestos trafan kaj komforte uzeblan verdan terminon, la situacio povas ekshanghighi. Simile okazis en la 90aj pri komput(il/er/or)o, mi memoras diskuton pri tio en la publika kunsido de la Akademio de Esperanto en iu UK, kiam leviĝis tiu demando. Mi tiam argumentis por komputilo, sed estis kontrauaj opinioj. La termino kiu fine sukcesas enradikiĝi en la lingvo-komunumo estas plej ofte estas la plej trafa, sufiĉe proksima al la internacie uzata termino, kaj ankaŭ gravas ke ĝi estu mallonga kaj facile "knedebla", nome, ke oni povu facile krei de ĝi verbon, adjektivon ktp.

Kaj kio pri "gugli" – rete serchi per la plej populara ret-serchilo "Google"? ankaŭ ĝi ŝjanas jam perdita batalo, internacie oni ofte uzas google ne nur kiel la marko-nomo de tiu serĉilo, sed ankaŭ kiel ĝenerala termino por ajna reta serĉilo, simile al "Xerox" (fotokopii) aŭ "Frigidaire" (fridujo). Same en Esperanto jam tiom enradikiĝis "guglo" kaj "gugli", ke pli Fundamentaj proponoj kiel ekzemple "retserĉi" apenaŭ havas ŝancon.
Pli nova, kaj tiel eble ankoraŭ ŝancohava, estas la socia reto Facebook. En Esperantujo unue populariĝis la portalo "Ipernity", sed lastatempe multiĝas e-istoj ankaŭ en "Facebook" kaj eble ankaŭ en la nova "Tweeter". Ĉiukaze, oni ja bezonas ĝeneralan terminon por la fenomeno. Internacie oni foje ekuzas "Facebook" ne nur kiel la marko-nomo, sed ankaŭ kiel ĝenerala termino, (sed malpli ol en la kazo de "Google"). Iuj proponis "Fejsbuko", sed persone mi preferas Fundamentan terminon kiel "amikareto" kiu ebligas eĉ ĉarman vortludon (amika-reto, amikar-eto aŭ eĉ amikar-reto).