יום רביעי, 18 במאי 2011

La 12-a Israela Kongreso en Cezareo











En la 12-a Israela Kongreso okazinta komence de aprilo renkontighis pli ol 40 esperentistoj, el ili sep eksterlandanoj. La Kongreso okazis en la urbo Cezareo kaj sekvis postkongresa kvar taga postkongresa ekskurso al la Morta kaj Rugha maroj.
La plej juna partoprenanto estis la dujara denaska Omer de Tel Avivo, kaj plej aghis 90 jara Rolf Bergh el Norvegio. La partoprenantoj ekskursis al la muzeo de nelegha enmigrado, kiu audvide rakontas la heroan kaj kortushan historion de la juda enmigrado al Palestino post la holokausto (kiel la fama shipo Exodus), spite de la brita barado. Sekve oni vizitis la naturan kaj arkeologian rezervejon "rivero de krokodiloj", kie oni ne vidis krokodilojn (krom nacilinve babilemajn esperantistojn), sed restaghojn de antikvaj akvo-kondukiloj kaj moeliloj. Laste oni ekskursis al la antikva romi-tempa restaurita urbo Cezareo, revenante al la tempo de Kristo kaj la regho Herodo. La kleriga programo enhavis prelegojn pri "Kulturaj aspektoj en interhoma komunikado" (Kristin Tytgat el Belgio), "La analiza skolo" (Herman Behrmann, Germanio) kaj "Esperanto en Svislando, de Privat ghis Piron", de Bruno Graf el Svislando. Okazis ankau debato pri la temo "Esperanto en la ombro de la angla" gvidita de Amri, la tradicia kvizo de Josi Shemer, naskightaga festo de Jan el Chehhio kaj pliaj prelegoj kaj sociaj ludoj. La eksterlandaj gastoj partoprenis la jam tradician postkongreson chicheronitan de Amri. Oni banis flosante en la Morta Maro, la plej sala kaj malalta maro de la mondo, kaj apude vizitis Kumran-on, kie estis trovitaj la antikvaj rulajhoj de la Morta Maro, la belan oazon Ein Gedi, Masadon, la lasta ribelejo kontrau la romianoj. Survoje al la plej suda urbo de Israelo, Eilat che la Rugha maro, oni grimpis shnur-eskalojn en la aventura dezerta kanjono Barak, subakve vidis la koralrifojn de la Rugha maro, kaj migradis tra la kolora Rugha kanjono. En la lasta tago oni vizitis Jerusalemon – aparte la malnovan urbon, kaj la Muron de Larmoj – la plej sankta loko por la judoj.