Historio
de la 7-a Azia Kongreso en Israelo:
I. Preparoj kaj Antaŭkongreso
Karaj legantoj kaj geamikoj,
Ĉi sube mi prezentas la
historion de tiu mirinda kongreso, kiel mi vidis kaj spertis ĝin kiel
iniciatinto, organizanto, gvidanto kaj partoprenanto. Mi dividos miajn planojn,
esperojn, sukcesojn kaj malfacilaĵojn de la planado ĝis la ĉiĉeronado de la postkongresa ekskurso. Mi invitas vin (re)sperti kun mi la kongreson kaj la belajn kongresurobon Jerusalemo kaj kongreslandon Israelo.
Mi ŝatus komenci tiun ĉi rakonton
pri la la Azia Kongreso per letero de fama kantisto, kiun mi ricevis antaŭ
nelonge:
Saluton
kara Amri !!
Mi
ankorau ne havis la tempon skribi al vi por danki vin pro la mirinda kongreso
en Jeruzalemo. Ne gravas la pluvo, la etoso estis bonega, la diverserco
de la originoj valoris, la ekskursoj ege interesaj.
La
internacia vespero estis tute neforgesebla, eble la plej kortusha de mia vivo
de esperantisto !!
Denove
dankon,
Ghis
baldau mi esperas (augusto ??)
Amike,
j O
m O
Multajn similajn mesaĝojn mi
ricevis, rete kaj buŝe, post la Azia Kongreso kaj ĝia postkongresa ekskurso. Ili
estis taŭga kompenco por tio kio estis verŝajne mia plej granda Esperanto-projekto,
plej granda laboro, sed ankaŭ plej feliĉiga sperto. Ĉu pli malfacila ol la
organizado de la Universala Kongreso en Tel Avivo? – verŝajne jes. En la UK en
2000 kunlaboris multaj personoj kaj instancoj, UEA, LKK kaj profesia
vojaĝagntejo. La Azian Kongreson devus kunorganizi 4-persona teamo de ELI kiu
dum multaj jaroj organizis la Israelajn kongresojn – Josi, Esti, Nava kaj mi. Batis
la sorto kaj en la jaro antaŭ la Kongreso, el tiu teamo efektive restis mi sola.
Bonŝance mi ne estis tute sola – en la monatoj antaŭ la kongreso multe helpis Jehoŝua, Gila, Tsvi, Esti kaj Yael,
sed grandparte mi devis fari preskaŭ ĉion – informado, reklamado, varbado,
buĝeto, programo, ekskursoj, kongresejo, salonoj, gastejoj, artistoj,
dokumentoj, kongresa libro, postkongreso…sed ni komencu ĉe la komenco.
"Ĉu Israelo troviĝas en Eŭropo?"
estis la reago de pluraj aktivuloj de KAEM (Komisiono de Azia Esperanto-Movado
de UEA) kiam antaŭ tri jaroj, novaliĝinta Esperanto-Ligo en Israelo (ELI)
invitis la 7-an Azian Kongreson al tiu fora angulo de Azio: ĝis tiam la plej
okcidenta Azia Kongreso okazis en Nepalo. Tamen, dum la 6-a Azia Kongreso en
Mongolio en 2010, KAEM oficiale decidis okazigi sian sekvan Kongreson en la
jaro 2013 en Israelo. En Israelo ni ekplanis kiel ripeti la pozitivan sperton
de la UK en Tel Avivo, en la jaro 2000. La konstanta organiza teamo de la
Israelaj Kongresoj komencis labori, kvazaŭ temus pri iom pli granda ol kutime
landa kongreso. Por ne kolizii kun la UK kaj por eviti la someran varmon, la estis
fiksita meze de aprilo (18-22.4.2013). Kiel kongresurbo ni elektis Jerusalemon,
la plej turisme interesa urbo en Israelo. Tiu elekto ebligis oferti turisman
kovron de la tuta lando ene de du semajnoj: antaŭ-kongreso en la norda parto, dum
la kongreso duontagaj ekskursoj en Jerusalemo kaj apude, kaj post-kongreso en
la Morta Maro, Eilat kaj Petra en Jordanio. Tiu turisma programo reflektis ankaŭ
la kongresan temon: "ekologio de paco – kunvivado de homo, medio kaj
naturo". Kiel distra teamo estis kontraktitaj Kajto, kaj denove Jomo, kiu
sukcesege koncertis en la pasintjara Israela Kongreso. La bezono informi al la
tuta Esperantujo spronis la rapidan konstruon de nova retejo por ELI en la
somero de 2011. En aparta paĝo
(http://www.esperanto.org.il/ak2013.html
) iom post iome akumuliĝis la informoj pri la Azia Kongreso: unua kaj dua
bulteno, turisma programo, reta aliĝilo kaj listo de aliĝintoj. La turisma ministerio
helpis presi la unuan bultenon
http://www.esperanto.org.il/dosieroj/ak2013unua-bulteno.pdf
kiun mi verkis por disdoni en la UK en Hanojo.
Somero 2012: UK en Hanojo. En la
UK mi disdonis mil ekzemplerojn (poste centoj da informiloj estis disdonitaj en
la TEJO-kongreso, en la Itala Kongreso en Aŭgusto kaj en la Internacia
Festivalo en Germanio). En la Hanoja UK mi prezentis la Azian Kongreson en ĉiuj
eblaj okazoj: Movada Foiro, Azia agado, KAEM-kunveno kaj eĉ en la aŭkcio, mi
ofertis la kongresan numeron unu, kiu estis aĉetita de finna s-ino. Multaj
kogresanoj en Hanojo interesiĝis pri la kotizoj por la Azia Kongreso, kaj kvankam
ni ankoraŭ ne havis ĉiujn datumojn mi promesis ke ni provu havi malaltan bazan
kotizon. Post Hanojo mi pasigis du semajnojn en Pekino okaze de kongreso de la
Internacia Astronomia Unio, kaj ankaŭ tie prelegis kaj varbis por la Azia
Kongreso, i.a. en Ĉina Radio Internacia kaj en E-kluboj.
En la foto: disdonas la flugfoliojn kun Martha Otto en la Movada Foiro dum la UK en Hanojo
Septembro 2012. Reveninte al
Israelo mi verkiis la Duan Bultenon kaj kalkulis la kotiztabelon; la kotizo,
kiel mi promesis fakte estis malalta (200 eŭroj por B-landoj en la unua
periodo), konsideranta ke tio inkluzivas ĉion: loĝadon, manĝojn, programon kaj
ekskursojn). Mi fidis ke la pli altaj kotizoj pagotaj de A-landanoj kaj en la
pli malfruaj periodoj balancigos la buĝeton. Tamen komence malmultaj alighis.
Ni antaŭvidis 200 partoprenantojn, sed ĝis la fino de la unua periodo
(1.1.2013) aliĝis malpli ol 80.
Januaro 2013. En la Internacia
Seminario ni okazigis Israelan Vesperon kaj tiuokaze varbis por la Azia Kongreso. Samtempe
personaj kontaktoj kaj artikolo en la revuo Esperanto alportis pliajn
aliĝantojn.
Planado de la kongresaj eksrusoj.
Jam estis tempo ekplani detale la antaŭkongreson kaj postkongreson, kaj mendi
la respektivajn servojn: tranoktoj, transportado. La programon de tiuj
ekskursoj, kiel ankaŭ la kongresaj ekskursoj mi preparis surbaze de similaj
ekskursoj kiujn mi organizis en antaŭaj jaroj por la Israela Kongreso, sed multe
plivastigis kaj riĉigis per la serto de profesia kurso por ĉiĉeronoj (kiun mi
partoprenas jam unu jaron kaj duono). Mi komencis detale plani la turisman itineron
kiun mi verkis por la unua infrormilo:
Laŭ la sperto de la Israela
Kongreso mi proponis por la kongreso tri-partan programon: en la mateno ĝis la
posttagmezo – ekskursoj en kaj apud Jerusalemo, ĝis la vespermanĝo – kleriga
programo (prelegoj) kaj post la vespermanĝo – arta kaj distra programo.
Februaro 2012. Iom post iom venis
pliaj aliĝoj, sed ankaŭ pli da petoj kaj laoro. En februaro mi verkis la Trian
Bultenon http://www.esperanto.org.il/dosieroj/ak2013tria-bulteno.pdf
kun provizora programo kaj ankaŭ respondoj al oftaj demandoj. Tamen daŭre venis multaj
petoj: demandoj pri transportado de la flughaveno, helpo-petoj por mendi hotelon antaŭ la
kongreso aŭ post la ekskurso, jen propono por program-kontribuo, jen urĝa peto
por invitletero. Ni provis afable kaj pacience respondi al ĉiuj. Eĉ kiam mi vojaĝis por 3 semajnoj al Sudameriko mi provis kiel eble resti en kontakto kaj
retpoŝte respondi la demandojn kaj petojn.
Aprilo 2012. Kiam proksimiĝis la
dato ĉio fariĝis pli intensa kaj urĝa. Jam estas 150 aliĝintoj. Mi verkis
hebrean version de la kongres-programo por krokodiloj kaj eksteraj instancoj http://www.esperanto.org.il/dosieroj/ak2013programo_he.pdf.
Du semajnoj antaŭ la kongreso. Daŭre
mankas Alta Protektanto. La oficejo de prezidento Shimon Peres, de kiu ni petis
unuavice petis esti la Alta Protektanto, ĉar li siatempe estis AP de la UK en
Tel Avivo en la jaro 2000, proksrastis la respondon dum du monatoj, verŝajne pro
la kunmetado de la nova israela registaro post la elektoj en Januaro, kaj poste
pro la vizito de prezidento Obama en Jerusalemo. Finfine venis la respondo, sed
bedaŭre ĝi estis negativa – li simpatias sed ne povas surpreni estis AP pro troa
okupiteco. Mi tuj leteris al la sekva alternativo – la urbestro de Jerusalemo
Nir Barkat. Li bonŝance tuj respondis pozitive, sed petis proponon de saluta
teksto. Mi verkis proponon, kiun la
proparolisto de la urbestraro iomete modifis.
Unu semajno antaŭ la kongreso. Necesas
prepari finajn listojn de ĉambroj en la kongresejo kaj en ses gastejoj antaŭ
kaj post la kongreso, produkti kongresajn sakojn, verki kaj presigi la Kongresan
Libr(et)on, ankoraŭ mankas vizo por Indonezio…Kvin tagojn. Alvenas la unuaj
kongresanoj kaj ekloĝas en la cambrojĉkiujn mi lastmomente rezervis en hotelo
Olympia en Tel Avivo.
Dimanĉo
14.4. Kvar tagoj antaŭ la kongreso. Bonŝance Gabi konsentis gvidi la unuan tagon de la antaŭkongreso (vizito en
malnova Jafo). Tiucele mi sendis al li mian turisman raporton pri malnova Jafo kiun mi verkis por la ĉiĉeroa
kurso. Gabi veturis kun la antaŭkongresa grupo (ĉ. 30 personoj) per aŭtobuso kiun
mi mendis en la antaŭa semajno al Malnova Jafo. La 4000-mil-jaraĝa fratino de
la juna, 100-jara, Tel Avivo. Unue ili grimpas per ŝtuparo al la "kulmina parko",
de kie oni vidas la belan pejzaĝon de la marbordo de Tel Aviv, kun la moderna
promenejo kaj la hotela strio. En unu el tiuj hotelaj turoj, Dan Panorama,
okazis antaŭ 13 jaroj la Universala Kongreso.
En la parko troviĝas la
"Ponto de deziroj" – kun zodaikaj signoj. Apud ĝi estas ŝildo: "antikva
legendo diras, ke se oni metas la manon sur sia signo kaj faras deziron, ĝi
estas plenumata". La legendo eble estas malnova, sed la ponto – nur dudek
jara. De tie la grupo iris al la turisma centro de malnova Jafo. Tie oni povas vidi arkeologiajn trovaĵojn de Jafo el ĉiuj epokoj kaj spekti filmojn pri la famaj personoj
kiuj pasis en Jefo en sia pasinteco, ekzemple la apostolo Petro, kiu en Jafo
havis sian faman sonĝon pri la permeso de nekoŝeraj manĝaĵoj.
De tie la grupo subeniris tra pitoreskaj
aleoj kun multaj art-galerioj kaj butikoj, al la malnova fiŝista haveno de
Jafo. Vidalvide, en la maro, oni povas vidi grupon de rokoj – la roko de
Andromedo. Laŭ la greka mitologio, estas la restaĵo de la mara monstro
Cetus, sendita de la dioj por puni la urbon pro la fiereco de ĝia reĝino
Kasiopea. Por savi la urobon la princino Andromeda estis oferita al la monstro,
sed la heroo Pereso uzis la kapon de Meduzo por ŝtonigi la monstron, savis la
belan Andromedon, kaj ili ĉiuj vivas en la ĉielo ĝis hodiaŭ.
Pliaj bildoj pri malnova Jafo en mia albumo 8 de la ĉiĉerona kurso
La grupo iris buse kaj trajne al Haifo, kie renkontis ilin Jehoŝua. Posttagmeze ili vizitis piede la Germana Kolonion - bele restaŭrita setlejo de la templeroj, mesiistaj germanaj setlistoj kiuj venis al Haifa kaj aliaj lokoj en Palestino en la dua duono de la 19a jarcento.

Mi ne povis mem gvidi la
ekskurson en malnova Jafo ĉar mi devis finredakti la kongresan libron http://www.esperanto.org.il/dosieroj/ak2013kongresa-libro.pdf.
La pasintan semajnon mi petis de la urbestro de Jerusalemo persone saluti en la
inaŭguro, sed pro oficiala devontiĝo li ne povis kaj lia konsilanto proponis ke
ni provu ĉe du el la vicurbestroj. Unu respondis negative, alia tute ne reagis.
Mi skribis do al la tria vicurbesto, sen multa espero ricevi pozotivan respondon
al impertinenta peto tiom proksime al la evento.
Lundo 15.4 - tri tagoj antaŭ la
kongreso. La antaŭkongresa grupo veturas per buso al Akko.
Kiel pri Jafo, ankaŭ pri Akko mi preparis detalan raporton kadre de la ĉiĉerona kurso, kiun mi sendis al Jehoŝua, la chicherno de tiu tago. Kiel Jafo ankaŭ Akko estas antikva havenurbo, kun riĉa historio. Ĝi estis fenika havenurvo jam antaŭ 4000 jaroj, hais gravan rolon en la epoko de la krucbatalanoj kaj servis kiel ĉefurbo de la dua kruckavalira regno en la 13a jarcento. Akko estis regiona ĉefurbo ankaŭ en la Otomana epoko kaj ĝiaj fortikaĵoj bermsis Napoleonon en 1799, sed en la 20a jarcento ĝi perdis sian gravecon pro la kostruo de la haveno en Haifa. Tamen en la lastaj du jardekoj ĝi havas kulturan kaj ekonomian reviviĝon. La grupo komencis sian viziton en la "kavaliraj salonoj", lastatempe malkovritaj kaj elfositaj kruckavaliraj kasteloj kaj palacoj. El la posta epoko de la araba konkero kaj otomana regno elstaras la urban horizonto la Moskeo de Ĝazar, granda kaj daŭre aktiva moskeo. La grupo vizitis la buntan kovritan bazaron. Fine oni povis aprezi la marajn fortikajohojn el la murega promenjo.
Pliaj fotoj pri Akko: Albumo Akko
Sekve oni veturis al Roŝ Hanikra kaj descendis per telfero por viziti belajn grotojn en la blankaj
krutaj klifoj ĉe la maro proksime de la landlimo kun Libano.

Ĉe la organiza fronto pluraj
aferoj estis finitaj en lundo. La Kongresa libro estas en la presejo. Alvenis
al kongresaj sakoj kaj ĉapoj kiujn prizorgis Esti.
Mardo 16.4 - du tagoj antaŭ la
kongreso. En Israelo estas festotago " Sendependeco" - memore al al fondiĝo de Israelo en 1948. Mi
trajne veturis al Haifa por gvidi la antaŭkongreson en Nazareto kaj Lago de
Galileo. La grupanoj ne estas pretaj kaj mi devas urĝigi ilin al la buso. Mi planis
plenplenan tagon, kaj chiu malfruo malhelpos plenumi la tutan planon. En la
buso mi disdonis al chiuj la konresajn chapojn, kiuj jhus alvenis de la
produktejo. Ni veturis orienten lau la antikva Via Maris, la "mara
vojo" kiu gvidis de Egiptio al Damasko. Ni pasis apud la monteto Tel Megido,
kie troviĝas grava arkeologia elfoajho kun tavoloj de multaj epokoj, de la
prahistorio kal la biblia epoko. Nazareto estas la plej granda araba urbo de
Israelo, kun 70,000 enloĝantoj, parto kristanoj kaj parto islamanoj. Ni vizitis
la plej gravan lokon por kristanismo en Nazareto - la Preĝejo de Anunciacio. En
tiu loko, lau la kristana kredo, la anĝelo anoncis al Maria ke ŝi estos graveda
kun Jezuo. Kurioze, la nuna impona konstruajho de la preĝejo estis konstruita
de la Israela kompanio "solel Bone" en la kvindekaj (lau la dezajno
de la itala arkitekto Mucio). En la korto ni vidis tabulojn de Maria, donacitajn
de diversaj popoloj, kaj ankau ŝildo donacita de esperantistoj. La interno de
la preĝejo estas tre impona: sube malhela etajho kun la kaverno de la anuncado,
kaj supre hela, lumigita etajho, kaj envute vertikala spaco de 46 metroj ĝis la
konusa tegmenta pinto.
Sekve ni plu veturis al bela Maro de Galileo. Ĝi estas la plej granda dolchakva lago de Israelo. Ni vizitis la muzeon de Genosar, kie ni spektis filmon pri la trovado kaj restaurado de 2000-jara ŝipeto, el la tempo de Jezuo. Apude ni vizitis la Monton de Beatitudo kaj en la samnoma preĝejo, kiu estis konstruita en la kvidekaj de la fama itala arkitekto Berluci, por memorigi la predikon de Jezuo sur tiu monto. La "Prediko sur la Monto" komenciĝas per la ok frazoj "Beataj estu…". Mi legis kelkajn el ili, kaj Katolika ekskursanto diris mi citas el la Nova Testamento kiel lia pastro. En la jaro 2000 la papo Johano la dekdua faris samloge grandegan predikon al miloj da keredantoj. Tuj apude troviĝas la muzeon de Genosar, kie ni spektis filmon pri la trovado kaj restaurado de 2000-jara ŝipeto, el la tempo de Jezuo.
Apude ni vizitis en la"urbo de Jezuo" Kapernaum, kiu estas modifo de la hebrea Kfar Nahum, kie Jezuo instruis kaj vivis en la domo de sia dischiplo Petro. Ni vizitis la lokan preĝejon en kies centro oni povas vidi la elfosajhon kie estis trovitaj kristanajn simboloj el la unua jarcento. Kelkaj el ni kuraĝis trempi siajn piedojn en la Lago de Galileo, preskaŭ kiel Jezuo. Ni finis la tagon per vizito en kibuco Maagan, kie ni havis kortuŝan renkontiĝon kun la plej maljuna esperantisto en Israelo – Teddy Lovenkopf.Kvankam li havas 90 jarojn, li venis renkonti nian autobuson che la enirejo se la kibuco. Li lernis Esperanton en Hungario, antau pli ol 60 jaroj, kaj renkontis Baghy kaj Kalochai. Antau sia dometo surborde de la bela maro de de Galileo Teddy klarigis al la grupo pri la kibuca vivo: antaue chio estis komuna. La kampoj, la produkroj, ech la loghdomoj apartenis al la kibuco, ne al la individuo. Oni manghis en komuna manghejo. Iom simile al Kolhozo. En la lastaj jardekoj tio shanghighis. La plimulto de la kibucoj farighis "privataj" - la membroj mem posedas siajn domojn, pagas por la servoj kaj ricevas salajron de la kibuco. Agrikuluro ne plu estas la nura enterpreno, sed ankau turismo, industrio kaj aliaj. La planita duonhoro en Maagan farighis pli ol unu horo, pro la interesa renkontigho kun Teddy.

Merkredo 17.4, unu tagon antau la
kongreso. La antaukongresa grrupo vizitis kun Jehoshua la bahhan centron en Haifa, chicheronis Martha Otto, prezidanto de Bahaa Esperanto-Ligo. Matha estas volontulo che la monda Bahha centoro en Haifo, kaj shi gvidas Bahaajn pilgrimojn kaj turistojn en la belegaj ghardenoj. Estas 19 terasoj, char tiu nombro estas sankta en la Bahaa religio. Meze staras la Ora Kupolo, kie estas la tombo de la "Bab" - la anoncanto de la Bahaa "nasio" Bahaa Ula (lumo de Dio), kies tombo trovighas apud Ako. La Ora kupolo estas unu el la simboloj de Haifa.
Mi unue al veturis al Tel Avivo por kunordigi la alvenon de kongresanoj al gastejo Bnej Dan, Mi tre ĝojis persone bonvenigi la unuajn alvenantojn al la kongreso, Hai Ly el Vietnamio, la chinan grupon kaj Jomo. Sekve mi veturis al Jerusalemo kie mi vizitis la turisman ministerion por preni mapojn kaj prospektojn por la kongresaj sakoj. En mia oficejo mi finpreparis la etikedojn por la kongresaj nomŝildoj kaj plenumis kelkajn gravajn taskojn en la universitato, antaŭ la dektaga foresto pro la kongreso kaj postkongreso.