יום ראשון, 11 באוגוסט 2013

II. La Azia Kongreso kaj Jerusalemo



En la antaŭa ĉapitro mi priskribis la preparojn kaj la antaŭ-kongresan ekskurson. Jen la daŭrigo de la blogo pri la Azia Kongreso.

Jaŭdo 18.4 – tagmeze komenciĝas la kongreso. Mi plenigas la ĵipon per sakoj kun materialoj por la kongreso kaj ekas al Jerusalemo. La tria vicurbesto respondas pri ĉeesto en la inaŭguro "eble". Mi komencas urĝan telefonadon por ke la respondo fariĝu "certe" – la inaŭguro ja okazos en la venonta tago. Fine lia helpanto respondas jese, la vicurbestro venos kaj salutos la kongreson. Sed oni vokis de la kongresejo ke jam alvenas la unuaj kongresanoj kaj la akceptejo ankoraŭ ne estas preta.

Bonŝane la unuaj helpantoj jam ĉeestas kaj ekorganizas laŭeble. Esitĝas kaoso en la akceptejo ĉar la kongresa kasisto (Jehoŝua) kiu gvidas la antaŭkongresan grupon malfruas. Bonŝance Gila kaj Gabi heplas kun la disdono de ĉambroj. Meze de la akceptado alvenas la ĉina altranga grupo kaj la ĉina vicministro volas havi kunvenon kun mi. Ni mallonge kunvenas en aparta ĉambro, manpremojn antaŭ la fotiloj kaj interŝanĝas kelkajn ĝentilajn frazojn en la Internacia Lingvo (la angla). La ĉinoj foriras al sia programo kaj mi revenas al la kongresaj laboroj. Kun malfruo de unu horo alvenas la aŭtobuso de Tel Aviv kun la antaŭ-kongresa grupo, kaj kun la kasistoJehoŝua… granda kaj kaosa vico jam atendas lin ĉe la akceptejo. KAEM petas ĉambron por kunsido, kaj mi devas akompani la kongresanojn kiuj jam ricevis ĉambrojn al la Scienca Muzeo, dum multaj ankoraŭ vicatendas en la akceptejo. Kun malfruo de unu horo oni ekas piede al la muzeo. Pro la malfrua tempo mi decidas anstataŭe viziti la pli proksiman muzeon de la Bibliaj Landoj (vidalvide de la Israela Muzeo), kiu montriĝis tre interesa. Bonŝance ĝi funkcias ĝis la 17:30. Estas tre bona enkonduko al historio de la lando kaj tuta regiono – la "fekunda arko" de Egiptio ĝis Mesopotamio - en la antikva tempo. Post reveno de la muzeo komenciĝas la prelega programo, kaj post la vespermanĝo la distra parto: kanto de Enrika kaj sekve la interkona dancvespero kun Jomo. Malfrue alvenis Ankie kaj Nanne (Kajto), rekte de la flughaveno. Mi kuris al la kuirejo por kunmeti regalon por ili de la restaĵoj de la vespermanĝo. Ne estis multe, sed bonŝance ili ne estas dorlotitaj… Post la dancoj – nokta filmo pri la avangarda poetino Jona Volaĥ, subtitolita de Doron. Mi bedaŭrinde ne povis spekti ĝin pro helpado al Jehoŝua kun la financaj kalkuloj.

Vendredo 19.4. Matena veturado al la holokaŭsto-muzeo kaj centro Yad Vashem. El la tri menditaj aŭtobusoj venis nur du, pro paneo, sed bonŝance sufiĉis. La viziton mi aldonis al la programo nur unu semajnon antaŭe, sed estis tre impona. Ni faris grupan foton en la placo de la Varsovia Getto, kie du semajnojn pli frue, en la memortago por la Holokaŭsto, ni metis florkronon nome de ELI kaj UEA. 



Ankaŭ tre kortuŝa estis la vizito en la "memortendo" kun ĉiuj morto-kampadejoj, la monumento por la murditaj infanoj kaj tiu por Januŝ Korĉak. Fine ni vizitis la novan holokasto-muzeon, kie oni vidis i.a. la angulon de la knabo Petr Ginz, kiu okupiĝis i.a. pri Esperanto. Pro la grandeco de tiu muzo kaj la amaso de vizitantoj la grupo disiĝis kaj kelkaj kongresanoj revenis al la buso kun granda malfruo. Sekve -  vizito de  la monaĥejo en Abu Goŝ kiun ni sukcesis atingi ĝustatempe por la rendevuo kun la fransiskana monaĥo Frato Olivier [olivje], fama en Israelo pro lia humuro, rakontoj kaj kantado. Li parolis hebree kaj mi tradukis. Li konis Esperanton de antaŭa vizito dum la Israela kongreso, kaj aldonis al siaj ordinaraj spritaĵoj ankaŭ Esperanto-rilatajn aspektojn. Sekve ni tagmanĝis en apuda restoracio – Abu Goŝ estas konsiderata kiel unu el la plej bonaj lokoj por orienta manĝo, kaj vere la tagmanĝo estis riĉa kaj bongutega. Revenvoje ni sukcesis viziti la preĝejon de vizitado en Ein Kerem, kie ni vidis tabulojn kun la preĝo "Magnificat" en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto.
Postagmeze, reveninte de la ekskurso okazis la inaŭguro de la Azia Kongreso. Ĝi estis digna kaj mi legis la saluton de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA. Salutis la prezidantoj de KAEM, Steruhiro Sasaki kaj la novelektita prezidanto Ruixiang Wang el Chinio, kie okazos la 8-a Azia Kongreso en 2016. Por iom kompenci la prokraston pro la malfrua reveno de la ekskurso kaj plilongiĝo de kelkaj salutoj mi spontanee decidis ke antataŭ la kutimaj salutoj de reprezentantoj de ĉiuj landoj, kiel kutime en la inaŭguro de Universala Kongreso, simple leviĝu la ĉeestantaj kongresanoj. Tio ankaŭ donas pli da impreso pri la partopreno, kaj kompreneble ŝparas murte da tempo. Eble indas sekvi tiun modeln ankaŭ por la UK-inaŭguro.
La vicurbestro de Jerusalemo por kulturo kaj arto, Pepo Allo (en la foto), alportis la saluton de la urbestro Nir Barkat. La vicurbestro longe salutis ankaŭ sianome kaj multaj kongresanoj volis fotiĝi kun li. Por kompenci la perditan tempon mi cedis mian prelegon pri la grimpado de Akonkagvo en la spuroj de Tibor Sekelj, kaj tie oni sukcesis ĝustatempe atingi la Sabatan vespermanĝon. Ni aŭdis sabatan "Kiduŝ" de la rabeno de la gatejo. Sekve estis koncerto de Kajto, kiu tre plaĉis al ĉiuj ĉeestantoj. Laŭ la programo poste devis okazi dancado kun Jomo ĝis noktomezo, sed ĉar la dancigo efektive jam okazis la antaŭan nokton, kaj ĉar Kajto tiom plaĉis, Kajto spontanee plilongigis sian koncerton ĝis           malfrue kaj oni povis endormiĝi pli frue, post tiu longa plena kaj laciga tago.

Sabato 20.4. La tago komenciĝis per ekskurso al la Oliva Monto. Post la matenmanĝo du plenaj aŭtobusoj veturigis la pli ol 100 kongresanojn al la observatotrio sur la Oliva Monto, kiu superrigardas Jerusalemon de Oriente. Estas belega pejzaĝo de la Tempa Monto kaj en ĝia centro la "Kupolo de la Roko", ankaŭ konata per la nomo "Moskeo Omar", kun la ora kupolo, unu el la plej famaj simboloj de Jerusalemo. En la fono oni povas vidi la malnovan urbon kaj en la okcidenta horizonto la novan urbon. Pro la bela pejzaĝo oni faris grupan foton kun la Esperanto-flagoj.

De tie oni veturis mallongan distancon (vere estus eble piediri du 5 minutoj) al la preĝejo Patro Nia, ankaŭ konata per la nomo Oleana, konstruita fine de la kvara jarcento de Heleno, la patrino de la bcanca imperiestro Konstantinus, kiu unua akceptis la kristanismon. Ĝi estas fama pro la preĝo "Patro Nia" kiu aperas sur ĝiaj internaj muroj en pli ol cent lingvoj, inkluzive de Esperanto. 

Ni plueveturis al la preĝejo Gatsemane, aŭ "preĝejo de Ĉiuj Nacioj", kiu estas konstruita en la loko kie Jezuo pasigis la nokton antaŭ sia proceso, kaj la dua nomo venas de lafinancado por la konstruo – ĉiuj naciouj kiuj kunbatalis kun la alianco de Britio kaj Francio en la unua mondmilito. La Preĝejo havas belan kolorriĉan mozaikan fasadon, kiu priskribas jezuon en ruĝa robo kun la apostoloj. De tie ni daŭrigis la ekskurson al la natura parto: la fonto Far'a, el kiu fluas la revero Kelt ĝis Jeriko kaj la morta maro. La plimultro de la partoprenantoj subeniris per natura iom aventura kruta pado, dum la aliaj veturis per la aŭtobusoj ĝis la parkejo kaj de tie promenis per la ŝoseo. La natura promeno ebligis al la ekskursantoj konatiĝi kun floroj kaj pejzaĝoj senpere, vidi de ekstere monaĥejon kiu estas kvazaŭ gluata al la kruta roka murego, kaj fine aprezi la riveron kaj besenetojn. Japana kongresano glitis kaj vundis sian kampon, kaj kvankam li sentis bone kaj la vundo estis nur supraĝa, mi decidis mallongigi la ekskkurson por alporti lin al hospitalo por observo. Survoje reen ni pasis ĉe la strato Zamenhof en Jerusalemo nomata pro la agado de aktiva jerusalema s-ano kiu loĝis en tiu strato en la 50-aj.
Posttagmeze okazis la kongresa programo, kaj en ĝi elstaris la depato pri paco en la Mezoriento, gvidita de Renato Corsetti (foto). 
Okzis vigla diskuto, sed malgraŭ la diferencaj opinioj la estoso estis amika kaj bona. Post la vespermanĝo okazis komuna koncerto de Jomo kaj Kajto, kiuj kune kreis tre interesan kaj distran miksaĵon de kanzonoj, muziko kaj distraj kantoj.

Dimanĉo, 21.4.
Post vizitado de la regionoj okcidente kaj oriente de Jerusalemo venis la vico de antikva Jerusalemo, la centro. Ĉar tiu ĉi ekskurso povas esti farata nur en malgrandaj grupoj, estis tri ĉiĉronoj. Unu grupo venis kun mi, alia estis gvidita de Olga, koleginio de mia lernejo de ĉiĉeronoj, kiuj klarigis en la angla kun traduko en Esperanton. Tria grupo konsistis ĉefe de israelaj partoprenantoj , kaj estis gvidita de Inbal, anku de mia lernejo de ĉiĉeronoj, kiuj klarigis en la hebrea. Unue ni vizitis la Templan Monton kun la du moskeoj: El Aksa, la tria plej sankta moskeo por islamanoj, kaj la Kupolo de la Roko, kun la impona ora kupolo. Ambaŭ estis konstruitaj en la sepa jarcento, en la frua islama epoko kaj havas belajn ekzemplojn de arabstila arkitekturo. La Templa Monto estas la loko de la juda templo, detruita de la romianoj en la jaro 69pK, dum la granda ribelo de la judoj. La oktagona konstruo de la Omar moskeo (grupa foto) markas la lokon de la "fundo-roko" kie laŭ la tradicio okazis la biblia rakonto de la sakrifico de Isako far lia patro Abrahamo. 

Ni eliris tra la "Kotona Pordego" al la "Via Dolorosa" – la vojo de Jezuo kun la kruco. Pro manko de tempo ni iris rekte al ĝia lasta halto – la preĝejo de la tombo, konstruita en la bizanca tempo, detruita de la islama "freneza" reĝo (Khalifo) Hakim Biamr Alla, kaj rekonstruita de la krucmilitistoj. Ni vizitis la rokon de Golgota kie laŭ la Katolika tradicio Jezuo estis krucumita kaj lian tombon, de kie li malaperis post tri tagoj kaj supreniris al la ĉielo. De tie ni daurigis al la Okcidenta (Lamenta) Muro al la muraj tuneloj, kie oni elfosis la subajn ŝtonvicojn de la tempo de Herodo, kaj ni vidis la novajn elfosaĵojn – la Heroda stratnivelo kaj la plej subaj nveloj un la ritualaj banenoj. Fine ni eniris la centron Davidson – rekonstruo de modelo kaj restaĵoj de la Dua Templo – ankaŭ ĝin ni vidis en tri grupoj, mia grupo kreskis kaj estis pli granda ol la maksimumo, kaj la gvidantino apenaŭ akceptis ĝin. Pst la gvidato en la modelo, ni iris al la suda muro de la templa monto, kun la Ĥulda pordegoj, kaj laste la Wilson Arkon – kaj la falinta angulŝtono kun la skribo ke tie la pastro trumpetis por signi la eniron de la sabato/ Ne kredeble, skribo de anta ŭ2000 jaroj, precize laŭ tio kio estas priskribita en la talmudo. Sekve ni vidis la daŭrigon de la heroda strato kaj ritualajn basenojn. Fine de la ekskurso ni spektis ion interesan. Olga, la alia ĉiĉeronino, faris adiaŭan kanton al sia grupo… en Esperanto. Kompreneble ŝi ricevis multajn aplaŭdojn… la aŭtobusoj venis preni nin reen al la kongresejo. Dum la posttagmeza programo okazis la kunveno de KAEM, pluraj el la reprezentantoj de aziaj landoj raportis pri la Esperanto-agado en siaj lanfoj.   
 
En la vespera programo estis la Internacia Vespero. La intenco estis havi prezentaĵon de ĉiuj el la 25 landoj reprezentataj en la kongreso, malgraŭ miaj ripetaj petoj ĝis la vespermanĝo alvenis nur tri proponoj. Sed mi denove anoncia pri la bezono prezenti ion nacian de chiu lando reprezentata en la Kongreso, kaj ghis la fino de la vespermangho jam estis 5. Ne sufiĉe. Mi petis de la ĉiam-preta Kajto, kaj de unu-du aliaj, kaj esperis ke la vespero ne estos fiasko. Sed tiam okazis miraklo: iom post iom venis proponoj, plej multaj POST la komenciĝo de la vespero! Kiam kongresanoj vidis ke la programo estas sukcesa, plia venis al mi kaj demandis ĉu ili ankoraŭ povas kontribui, kaj kompreneble mi akceptis ĉiujn, ja ne eblis fari provludojn…Mi reĝisoris ilin dum la programo kiam ili alvenis, kaj rearanĝis la restantajn programerojn kun la novalvenantajn. La arta kvalito ne ĉiam estis alta, sed la entusizamo kompencis. la vespero daŭris ĝis la 11-a, unu horon pli ol planite, kaj mi devis rifuzi malfrue alvenintajn proponojn pro la malfrua horo. Tiu spontanea vespero fariĝis unu el la plej gajaj kaj vere internaciaj vesperoj kiun mi memoras. Kaj same diris multaj, ekzemple: La internacia vespero estis tute neforgesebla, eble la plej kortusha de mia vivo de esperantisto !!
Tiu-ĉi citaĝo de la letero de Jomo per kiu mi komencis la blogon kvazaŭ fermas la ciklon. La Sukcesa Internacia Vespero estis por multaj la pinto de la Azia Kongreso, kaj inda finalo.

Lundo, 22.4. La lasta tago de la Kongreso komenciĝis per ekskurso al la nova, moderna Jerusalemo. Ni piede iris al la Knesset – la israela parlameto kiu ricevis tiun novan domon en la 70-aj, kaj fotiĝis kun la apuda menoro (en la foto) – 7-branĉa kandelaro, kiu estas la signo de la israela ŝtato. 

Efektive la menoro estas multe pli antikva signo de judoj ol la ŝildo de Davido, kiu aperas en la israela flago. Ni vizitis la apudan roz-ĝardenon kaj la modernan konstruaĵon de la supera kortumo. Fine ni promenis al la Israela Muzeo, kie ni vizitis tri elstarajn eksponaĵojn: la modelon de Jerusalemo antaŭ dumil jaroj, la "Palaco de la libro" – kie ni vidis la rulaĵojn trovitaj apud la Morta Maro, kiuj estas 2000 jaraĝaj kaj estas la plej antikva biblia teksto, kaj la tutnovan ekspozicion pri la reĝo Herodo, kiu konstruis i.a. la urbon Cezareo kaj multe plivastigis la Templon. Revene en la kongresejo okazis la ferma programo – bilda resumo de la Azia Kongreso kiun mi preparis samtage, resuma debato kaj solena fermo.
Pluraj kongresanoj, inkluzive de la tuta grupo por la postkongreso, restis ankorau unu nokton en Jerusalemo, sed char ne estis lokoj en la kongresa gastejo, ni movis al alia gastejo – Agron – por tiu nokto. Post kiam mi aranĝis la ĉambrojn por ĉiuj en Agron, mi reveturis hejmen kun ĉiuj restantaj materialoj de la Azia Kongreso: kongresaj sakoj, varoj de la libroservo, afiŝoj, flagoj…finita la Kongreso, sed la postkongresa grupo kiun mi estis akompanonta ne sentis sin adiaŭe: ankoraŭ dum 5 tagoj ni spertos Israelon kaj Esperantujon!


La Azia Kongreso en bildoj:
 ĉ. 500 fotojn de la kongreso
50 de la antaukongresa ekskurso al Nazareto kaj Lago de Galileo kaj  380 de la post-kongresa ekskurso al Jeriho, Morta Maro, Petra kaj Eilat:
Ĉiuj fotoj estas elshuteblaj por vi.
Aldone jam pasint semajne mi enretigis koncizan bildaron (84 fotoj) de la Azia Kongreso kaj Postkongreso