יום שישי, 6 בינואר 2012

De Tel Avivo al Kopenhago kaj reen

Amri Wandel

Tri semajnoj en Esperantuj 1974

En 1954, du jarojn antaŭ la 41-a UK en Kopenhago, naskiĝis bebo en Tel Avivo. Dudek jarojn poste, kiel novlernanto de Esperanto, li alvenis en Kopenhagon, survoje al la Internacia Feria Esperanto-Kurso en Elsinoro (Helsingør). Estis lia unua eksterlanda vojaĝo, kaj li soife sorbis la nekonatajn pejzaĵojn, stratojn, kaj parkojn. Ravis lin vizito en la fama bierfabriko "Tuborg", la ĝardenoj de Tivoli kaj la altenativa vivstila kvartalo "Chrisriania". Kopenhago estis tamen nur enkonduko al tri- semajna vojaĝo tra Esperantujo: la Espernato-Kurso en Helsingør, sub la septro de la fama instruisro Lorenz Friis, la Universala Kongreso en Hamburgo, kaj la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Münster. Pli ol ĉiuj postaj vivspertoj, tiuj tri semajnoj brogis Esperanton en lian animon poreterne. Eble pro entuziasma germana profesoro, Helmar Frank, kiun li renkontis en la kurso en Helsingør. Eble pro la lasta parolado de karizma UEA-prezidanto, Ivo Lapenna, kiun li aŭskultis en Hamburgo. Aŭ eble pro mirdinda frateco kiu kreskis en Münster inter li kaj la tiama TEJO vicprezidanto Ulli Brandenburg. Unu jaron poste li revenis al Danio por partopreni la 60-an UK-n en Kopenhago kaj la IJK-n en Fredericia, sed nur post 35 jaroj li denove vizitis Danion.

Pasis multaj jaroj. Ulli fariĝis ambasadoro en Moskvo mi - profesoro en Jerusalemo. Dum la jaroj mi partoprenis dekojn da Espernto-kongresoj. Mi fariĝis prezidanto de TEJO, akademiano kaj estrarano de UEA, sed ne revenis al la dana ĉefurbo ĝis 2011.

Ciklo fermiĝas en Kpenhago 2011

Denove UK en Kopenahgo. Lapenna kaj Friis jam estas nomoj de salonoj en la kongresejo. Solena Inaŭguro:. kiel en Jokohamo, Maritza kaj mi alterne prezentis la landajn salutantojn. Mian edzinon kiu salutis nome de Israelo hazarde prezentis Maritza. Mi prezentis la salutanton de Grekio, malnova amiko Kostas Kiriakos, kun kiu mi konatiĝis en la IJK de Tesaloniki en 1976.

Sekvis la inaŭguro de Internacia Kongresa Universitato (IKU) – unu el la prelegantoj estis la eminenta dana astronomo Erik Høg, kiun, kiel IKU- sekretario, mi provis sensukcese varbi por prelegi dum IKU en Bialistoko. Dum la kongresa bankedo, ĉe nia tablo sidis, krom prof. Høg kaj Birthe Lapenna, iama prezidanto de TEJO Ivo Osibov. Dum la manĝo aliris Glauco Pompilio kiu estis KKS en 1967 kaj transigis la UKon de Tel Avivo al Roterdamo pro la milito. Sekve evoluis fascina konversacio kun Ivo, kiu estis tiam prezidanto de TEJO. Li rakontis ke la transigo de la IJK en Netania. al Rotterdam estis unu el la plej malfacilaj decidoj de sia vivo.

Post la urba akcepto multaj el la partoprenantoj spontanee aliĝis al dancoj en festivalo kiu okazis apud la urbodomo. Estis internacia kaj gaja etoso: japandevena israelana lingvisto dancis kun pola ĵurnalistino, germana matematikisto kaj israela fizikisto kun nepalaj kongresaninoj… Ĵaŭde mi invitis la partoprenantojn de la KAEM-kunsido al la 7-a Azia Kongreso en Israelo. La internacian vesperon ĉarme kunprezentis nia bona flandra amikino Ite Tytgat, kun kiu mi unue konatiĝis en la IJK en Fredericia, en 1975.

Sabato estas por multaj kongresanoj la plej malgaja tago: esperantistoj verŝajne malŝatas adiaŭojn. Dum la Solena Fermo mia podia tasko estis, kiel pasintjare en Havano, disdoni la UEA-atestojn pro elstara agado. Denove fermiĝis ciklo, kiam mi enmanigis al Vera, Barandovska la ateston de ŝia malsana edzo, prof. Helmar Frank, por lia vivprojekto: AIS. Alian ateston, pro elstrara arta agado mi plezure enmanigis al longjara amiko Kim Henriksen, kun kiu mi konatiĝis en Fredericia, 1975. Kiel kutime la plej ŝatata programero de la Fermo estis la kantado de la Internacia Infana Kongreseto, kiu fermis propran ciklon: la unua IIK okazis en Kopenhago en 1956, datreveno kiun oni festis per speciala kunveno komence de la UK. Post la Fermo, kvazaŭ rifuzantaj forlasi la kongresan etoson, multaj kongresanoj dum pluraj horoj fotiĝis kun la kongresa banderolo kiun savis el la stratoj de Kopenhago Nijl Bonstein, antaŭ multaj jaroj loĝanta en Israelo kaj nun UEA-reprezentanto ĉe UN en novjorko. Dua banderolo estis aŭkciita vendrede de Humphrey Tonkin, kaj tria vojaĝis en mia valizo al Tel Avivo, kie ĝi ornamis la somerfinan renkontiĝon de la Tel-Aviva E-klubo kiun partorenis pli ol 30 s-anoj.

אין תגובות:

הוסף רשומת תגובה