יום חמישי, 30 ביולי 2009

Universala Esperanto-Kongreso en Bialistoko 2009

Karaj geamikoj,

Post kvar tagoj en la Universala kongreso en Bialistoko mi jam povas resumi ke estis belega kongreso. Pli bone ol la skribaj impresoj, tion montras la fotoj, kiuj videblas en mia "Facebook" ("Amikareto"?).

Jam en la trajno de Varsovio sabate estis multaj e-istoj, kaj sur la kajo en Bialistoko videblis multaj alvenatoj kun verdaj steloj kaj flagoj.
Tuj post la alveno kaj "enhoteliĝo" (kiu por multaj, inkluzive min, estis la apuda komforta studenta domo) mi partoprenis en la kunveno de prezidantoj de Landaj Asocioj, poste la Komitatkunsidon. La vesperon mi pasigis deĵorante en la Movada Foiro en du budoj samtempe (IKU kaj ELI). La aliaj israelanoj preferis promeni inter la multaj buntaj budoj aŭ partopreni en aliaj aranĝoj...Tamen estis sufiche sukcesa - mi multe varbis por la KIES, aboanigis por Israela E-isto, vendis IKU-librojn kaj alparolis, renkontis kaj salutis multajn geamikojn kaj konatulojn kiuj haltis ĉe miaj budoj, kvazaŭ propra interkona vespero.

La inauguro estis impona - preskau 2000 personoj en giganta tendo, la urbesto de Bialistok faris belan longan saluton en perfekta Esperanto, kaj pluraj aliaj polaj gravuloj salutis en (iom malpli perfekta, sed tamen sufiche bona) Esperanto. Zamenhof (la Nepo) salutis kaj legis salutleteron de sia filino en Usono, dum la alian filinon li kunportis kaj shi mem salutis la kongreson. Ankau salutis alia parencino de Zamenhof kiun Josi Shemer kontaktis kaj "venigis" al la kongreso, kaj du parencoj de Grabowski. Nia Luiza Karol koncize salutis per du vortoj: "Shalom" kaj "Salam".

Mia IKU/AIS kurso pri "Teleskopoj" okazis dum la tri postaj tagoj kaj estis tre sucesa - en la unua prelego estis ch. cent auskultantoj, sed ankau en la du daurigaj AIS-prelegoj cheestis ch. 50 (multe pli ol averaghe). En la fino mi okazigis ekzameneton, kiun sukcesis preskau chiuj el la 26 partoprenintoj. En la noktoj mi organizis stelobservadon per la teleskopo kiun alportis Francois Lo-Jacomo. Ni havis sufiĉe bonan veteron kaj vidis Jupiteron kun ghiaj satelitoj kaj aliajn stelojn. Ni ech vidis verdan stelon (ne sherce), kun la helpo de du amatoraj astronomoj el Cheĥio kaj Brazilo, kiuj bone konis la chielon.

Inter la liaj prelegantoj en la IKU menciindas nia Tsvi Sadan kiu tre interese prelegis pri la Jida kaj Esperanto lingvoj en la interreto, kaj fine de sia prelego surprizis la spektantojn kiam li dancadis jidajn dancojn. Ankau tre impona estis la prelego de la pola esploristo Tomasz Chemlik (kiu tradukis en E-on la librojn de Isac Bashevis Singer), kiu prelegis pri la filmoj de Gotskind - juda reghisoro kiu filmis la judan vivon en ses polaj urboj kelkajn monatojn antau la milito (la filmoj estis senditaj al Usono kaj tiel savighis) dokumentante la vibran vivon en la judaj kvartaloj, kiuj baldaŭ poste malaperis en la holokausto.
Partoprenis en la UK pli ol dek israelanoj - Josi Shemer, Jinon, Matilda, Jehoshua, Adam, Cuguya, Lea, Luiza Carol kaj aliaj. Multaj geamikoj salutis: Kiki el Belgio (kiun mi varvis por la KIES) Agu de Oomoto, Irmina Dobrzinski el Pollando kaj multaj aliaj.

Hierau posttagmeze mi finis miajn devojn kaj finfine estis libera por iomete promeni en la urbo. Okaze de la kongreso kaj la 150-a jubileo de Zamehof, la urbo kreis turisman "Esperanto-kulturan vojon" - promentrakon tra ch. dudeko da gravaj monumentoj kaj lokoj, ch. deko da ili ligitaj al Zamenhof (kiel la domo kie li naskighis, lia lernejo, lia monumento) au portas lian nomon (kiel la ulica Zamenhofa, du centroj, infana hospitalo, kafejo). Che chiuj estas klarigaj tabuloj trilingvaj - Pole, Esperante kaj Angle. Samtempe kun la UK okazis en la centro de Bialistoko danc-kaj kant-festivalo dum ses tagoj, kaj mi vidis israelan grupon kiu tre bele dancis kaj kantis en la jida kaj hebrea. Samtempe en la kongresejo okazis belega Klejzmera koncerto.


יום ראשון, 10 במאי 2009

blogo au retlogo?

Chu "blogo" estu la ghusta termino por reta taglibro?
au eble "retago", pli mallonga sed malpli klara?
au "retlogo" - kaj kurta kaj pli komprenebla?
Sekve de tiuj pensoj mi demandis la kolegojn en la Akademio, kaj surbaze de la diskuto kiu sekvis en la Akademia forumo verkis la sekvan artikolon kiu aperis en Revuo Esperanto en Julio 2009:
Kiel gugli por trovi vian blogon?

Iom post iom ni ĉiuj cedas al la novaj tendencoj de la interreta mondo. Kun ili venas novaj terminoj, kiel Google, Facebook, blog… La aktiva Esperanta retkomunumo (proporcie al la "malreta" mondo, ĝi verŝajne estas pli aktiva ol la "papera" E-komunumo) bezonas kaj rapide inventas kaj ekuzas la bezonatajn terminojn en Esperanto - tiel ekzemple en la lastaj jaroj aperis kaj ekradikiĝis "gugli" kaj "blogo". Ĉu ili ne meritas seriozan diskuton ne nur interne de la retaj grupoj sed ankaŭ en pri tradiciaj institucioj kiel la Akademio de Esperanto?
Antaŭ kelka tempo mi provis krei retan taglibron, nome "blogon". Ĉar la plimulto de la spertoj pri kiuj mi intencis skribi estis pri Esperanto kaj por E-geamikoj kaj publikoj, mi provis pensi pri iom pli "esperanteca" termino ol "blogo". Mi serĉis ion trafan kaj mallongan. Supozeble "interreta taglibro" (uzata en la REta VOrtaro) estas tro longa, kaj malfacile verbigebla (por krei verbojn kiel "blogi"=skribi en reta taglibro). Por konservi parton de la internacia konata termino "blogo" kaj samtempe montri la retan apartenecon, mi pensis pri "retlogo", ĉar la angla termino "blog" estas mallongigo (konfesinde trafa) de "weblog" kies esperantigo povas esti "retlogo".
Dividante mian proponon kun miaj kolegoj en la Akademio de Esperanto, mi renkontis diversajn opiniojn: unu opinis ke por "blogo" la batalo jam estas perdita – " Jam pasis la tempo por diskutado pri tiu termino". Por alia la semantika rilato inter "logo" kaj "taglibro" estis tro svaga. Tria kolego opiniis ke ne estas vane daŭrigi tiun diskuton ĉar ĝi povus gvidi al ĝeneralaj principoj, kiujn oni povus apliki por estontaj okazoj. Kvankam la unua kolego eble pravas pri "blogo", en la longdaŭra perspektivo la situacio ankoraŭ povas shanĝiĝi...ekzemple, se oni sugestos trafan kaj komforte uzeblan verdan terminon, la situacio povas ekshanghighi. Simile okazis en la 90aj pri komput(il/er/or)o, mi memoras diskuton pri tio en la publika kunsido de la Akademio de Esperanto en iu UK, kiam leviĝis tiu demando. Mi tiam argumentis por komputilo, sed estis kontrauaj opinioj. La termino kiu fine sukcesas enradikiĝi en la lingvo-komunumo estas plej ofte estas la plej trafa, sufiĉe proksima al la internacie uzata termino, kaj ankaŭ gravas ke ĝi estu mallonga kaj facile "knedebla", nome, ke oni povu facile krei de ĝi verbon, adjektivon ktp.

Kaj kio pri "gugli" – rete serchi per la plej populara ret-serchilo "Google"? ankaŭ ĝi ŝjanas jam perdita batalo, internacie oni ofte uzas google ne nur kiel la marko-nomo de tiu serĉilo, sed ankaŭ kiel ĝenerala termino por ajna reta serĉilo, simile al "Xerox" (fotokopii) aŭ "Frigidaire" (fridujo). Same en Esperanto jam tiom enradikiĝis "guglo" kaj "gugli", ke pli Fundamentaj proponoj kiel ekzemple "retserĉi" apenaŭ havas ŝancon.
Pli nova, kaj tiel eble ankoraŭ ŝancohava, estas la socia reto Facebook. En Esperantujo unue populariĝis la portalo "Ipernity", sed lastatempe multiĝas e-istoj ankaŭ en "Facebook" kaj eble ankaŭ en la nova "Tweeter". Ĉiukaze, oni ja bezonas ĝeneralan terminon por la fenomeno. Internacie oni foje ekuzas "Facebook" ne nur kiel la marko-nomo, sed ankaŭ kiel ĝenerala termino, (sed malpli ol en la kazo de "Google"). Iuj proponis "Fejsbuko", sed persone mi preferas Fundamentan terminon kiel "amikareto" kiu ebligas eĉ ĉarman vortludon (amika-reto, amikar-eto aŭ eĉ amikar-reto).